忍者ブログ
Esperanto-blogo pri la kvartalo Setagaja en Tokio kaj aliaj regionoj
[1]  [2]  [3]  [4]  [5]  [6]  [7]  [8]  [9
×

[PR]上記の広告は3ヶ月以上新規記事投稿のないブログに表示されています。新しい記事を書く事で広告が消えます。

bad2e7dajpegMi biciklis en suda Setagaja (世田谷). Mi ekveturis je la 12-a 30. Komence mi biciklis al la tumulo Noge-Ocuka (野毛大塚古墳). La tumulo Noge-Ocuka estas "ortofronta rondvosta tumulo" de potenculo, kiu regis sudan Musaŝi-n en la 5-a jarcento p.K. La lando Musaŝi estis nunaj Saitama, Tokio kaj nord-orienta Kanagaŭa. Ĝia alto estas 10m. Ĝia tuta longo estas 82m. Lignaj ĉerkoj, bronzaj glavoj, bronzaj speguloj k.a. estis prifosita tie. Terakotaj figuroj lokas ĉirkaŭ la tumulo. Due mi biciklis laŭ la ravino Todoriki.(等々力渓谷).

e0883633jpegTrie mi biciklis al la templo Ĵoŝin (浄真寺), Tie lokis la kastelo Okusaŭa (奥沢城) antaŭ ol la templo. La templo Ĵoŝin havas la statuon de Jamao kaj naŭ statuojn de Budhoj. Naŭ statuoj de Budhoj faras sanktajn signojn sia respektive. Naŭ sanktaj signoj estas Ku-hon (九品) en japana lingvo. Do nomo de naŭ statuojn de Budhoj estas Ku-hon Bucu (九品仏). *Budho estas Bucu, Budda en japana lingvo. Ĉirkaŭ la templo ter-remparo lokas, ĉar kastelo lokis antaŭ ol templo.

5c299262jpegLa statuon de Jamao (閻魔大王) en la templo Ĵoŝin. Jamao aŭ Granda Reĝo de Infero, li estas reĝo de narako (infero en budhismo) .




Poste mi biciklis al la olimpika parko Komazaŭa, la akvoturo Komazaŭa kaj la domo de administranto. Post ili mi revenis al mia hejmo en nord-okcidenta Setagaja je la 15-a 40.

fd13c7d6jpeg






La olimpika parko Komazaŭa (駒沢オリンピック公園) Tie okazis Someraj Olimpikoj 1964 en Tokio.

e8d0fb75jpegLa akvoturo Komazaŭa (駒沢給水塔). La akvoturo estis konstruiĝita en 1924 por sendi akvon al Ŝibuja (渋谷) en la urbo Tokio. Ĝi estas la plej malnova akvoturo el japaniaj akvoturoj. La plananta arkitekto estas NAKAĴINA Eiĵi (中嶋鋭治). Nune du  turoj ne funkcias. Sed ilia karakterizaj formoj estas tre valoroj, ni devas rezervi ilin. Ĉar nunaj japanaj arkitektoj ne povas plani ĉi tiel. Alia granda akvoturo en Tokio lokas ĉe la kvartalo Nakano.

daikanyashiki.JPG

La domo de administranto (代官屋敷). Setagaja estis teritorio, kiun la feŭdo de Hikone regis en la periodo de Edo.  La feŭdo de Hikone estis en la gubernio Ŝiga, la domo de administranto estis la loka oficejo de la feŭdo de Hikone. Daimioj de Hikone estis Ii familio. Edo estas malnova nomo de Tokio, la periodo de Edo estas de 1603 ĝis 1867. Sur strato antaŭ la domo okazas la ĉifona bazaro (ボロ市) je 15-a kaj 16-a januaro, 15-a kaj 16-a decembro. Ĝi komencis en 1578 p.K.



sudsetagaja.GIF








Mapo de la kvartalo Setagaja kaj mia kurso.
PR
<< 前のページ 次のページ >>
Kalendaro
02 2017/03 04
Di Lu Ma Me Ĵa Ve Sa
1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29 30 31
Konto
Horloĝo
Memprezento
Nomo:
Setagajano
Aĝo:
32
Naskiĝtago:
1984/12/21
Profesio:
Studento
Hobio:
Legi librojn
Memprezento:
Saluton! Mi loĝas ĉe Setagaja
Serĉo en blogo
Novaj Artekoletoj
(10/31)
(10/29)
(10/29)
(10/25)
(10/14)
Novaj Komentoj
Aliri-analizilo
忍者ブログ [PR]